Asocia blogo (arkivo)

Zamenhof-Jaro
Sab, 2017-03-11 19:57

La Bavara Ŝtata Biblioteko (BSB) informis la Esperanto-Klubon Munkeno ke
ili planas ĝustatempe (14.4.) instali virtualan rondiron tra la vivo de la kreinto de Esperanto. La priskribo
estos memkompreneble germanlingve.

En 2012 tiu Biblioteko aranĝis ekspozicion pri planlingvoj (Volapuko kaj Esperanto) kaj ofertis regulajn gvidatajn
rondirojn. Tiam la loka klubo asistis ilin.

informis: 
Karl Breuninger
Esperanto-Klubo Munkeno

Zamenhof-Jaro
Sab, 2017-03-11 19:26

10/03/217 - Victoria.  Artikolo, kiu ĵus aperis en la numero marto 2017 de la aŭstralia faka revuo Ancestor (Prapatro) por la ŝtato Victoria. La bildo kiun sendis al mi Katarina Steele montras la unuan virinon kiu verkis romanon en Esperanto, nome Edith Alleyne Sinnotte. En ĉi tiu kontribuo mia aperas la nun kutimaj mencioj pri Zamenhof kaj la datrevenoj.

 

 

 

 

Zamenhof-Jaro
Sab, 2017-03-11 19:15

10/03/2017 - Londono.  Artikolo, kiu ĵus aperis en la numero marto 2017 de la londona faka revuo Metropolitan. En ĉi tiu kontribuo mia aperas denove la nun kutimaj mencioj pri Zamenhof kaj la datrevenoj.

informis: Bill Chapman

 

 

Zamenhof-Jaro
Sab, 2017-03-11 18:39

08/03/2017 - Aperis pli artikolo mia en la marta numero de faka revuo "Coventry FHS Journal". Oni menciis kaj 130 jarojn kaj la cent jarojn.

Informis: Bill Chapman

 

Zamenhof-Jaro
Ven, 2017-03-10 18:29

12/05/2017 - 36-a Pola Esperanto-Kongreso.  La 36-a Pola Esperanto-Kongreso okazos en Bjalistoko en la tagoj 12-14 de majo 2017.

En la programo troviĝos inter alie prelegoj, filmoprezentado, koncertoj, promenoj tra la Esperanto-urbo, malfermaj Esperanto-kursoj kaj ekskurso al la urbo Tykocin. Tuj antaŭ la kongreso estos scienca konferenco dediĉita al Zamenhof.

Informis: Przemysław Wierzbowski

 

Zamenhof-Jaro
Ven, 2017-03-10 18:23

06/04/2017 - Zamenhof kaj liaj verkoj.  Prezentado pri Zamenhof, Zamenhof-verkoj en la urba biblioteko (ĵaŭdo, 15:00)

07/04/2017 - Seminario (78-a Studsesio) pri Zamenhof - 78-a Studsesio de la GEA-Filio en Herzberg: ĉiutage de 9:30: prelegoj pri la vivo kaj verkoj de Zamenhof, legado, diskutado, konatiĝo kun tiutempaj historiaj materialoj kaj aliaj memoraĵoj pri Zamenhof.  Organizantoj: Peter Zilvar, Zsofia Korody.  Aliĝo: ĝis 02.04.17,

rete: esperanto-zentrum@web.de

08/04/2017 - Inauguro de Zamenhof-placo kaj festprogramo.  

14:00 Inaŭguro de Zamenhof-placo far urbestro Lutz Peters, muziko de la Esperanto-koruso el Halle/Saale, festparoloj (placo ĉe la akvorado kaj la Zamenhof-monumento)
15:00 Vizito de la Esperanto-ekspozicio enkadre de la UNESCO-Agendo okaze de la 100-a mortodatreveno de Dr. L.L. Zamenhof en la Esperanto-ĉambro de la kastela muzeo
16:00 Komuna kafumado en la Esperanto-Centro (Grubenhagenstr. 6)
17:00 Vizito, gvidado en la Esperanto-Centro (arkivo kaj biblioteko, Zamenhof-verkoj, memoraĵoj)

Informis: Zsofia Korody

http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=70562403

 

 

Zamenhof-Jaro
Ven, 2017-03-10 18:17

En la 15-a de aprilo je la 16:00a esperantistoj de la urbo Santos kolektiĝos ĉe la statuo de Zamenhof en la Placo João Barbalho por omaĝi la kreanton de nia lingvo. 

informis Emiljo Cid

Zamenhof-Jaro
Dim, 2017-03-05 21:55

Jen artikolo de Bill Chapman en la genealogia  revuo Suffolk Roots

 

 

Zamenhof-Jaro
Ven, 2017-03-03 17:01

4/3/2014 Palermo (Sicilio) inauguro de Strato Esperanto, en cheesto de la urbestro (Palermo estas deklarita itala kultura che furbo por 2018)

1/4/2017 Pistoia – itala kultura chefurbo por 2017 – che la Honora salono de la urbodomo, unutaga evento kun partopreno de lernantoj de la klasika, lingva kaj muzika liceoj de la urbo, temo de la kunveno estos “Lingvo por iri…. ghis mondofino” (en la itala ghi sonas pli bele… una lingva per andare in … capo al mondo) dum la kunveno oni omaghos al Zamenhof kaj al Umberto Stoppoloni (naskighinta en 1917 el Pistoia unu el la plej gravaj figuroj de la
itala movado kaj de la urbo Pistoia) en la sama kunveno oni atribuos premion Zamenhof “vochoj por la
defendo de la paco” kaj premion Stoppoloni “por la neeblaj integrighoj” La lernantoj de la muzika liceo dum la posttagmezo prezentos koncerton de klasika muziko Cheestos la Prefekto (enurba shtata reprezentanto) kaj la Pola Ambasadoro en Pollando

14/4/2017: Brescia – kun la partopreno  de la ghemelurbo Darmstadt – evento “Europo desupre au desube? La kontribuo de Zamenhof kaj de Esperanto al la konstruo de Europo”  "Europa dall'alto o Europa dal basso?  Il contributo di Zamenhof e dell'esperanto alla costruzione europea” prelegos prof. Giordano Formizziemerita profesoro universitato de Verono, iama prezidanto de IEF,   prof. Davide Astori, universitato de Parma prof. Maurizio Tira, rektoro de la shtata universitato de Brescia 

Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO,
 Detlef Haussner prezidanto de la esperanto-grupo de la ghemelurbo Darmstadt.

Cheestos lokaj kultruraj asocioj, kaj la partoprenantoj de la samtempeokazanta internacia junulara festivalo

Posttagmeze la komunumo organizos gvidatan viziton de la romia arkeologia parko roma brixia.

Informis: Michela Lipari

Zamenhof-Jaro
Sab, 2017-02-25 18:32

Elkore ni invitas vin por partopreni nian sekvan poresperanto eventon, okaze de la 100 jara datreveno de forpaso de doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la "Majstro".

Mi la aranĝanto petas vin, ke unue bonvolu veni al  mia loĝadreso, je la 10a horo, de kie la partoprenantoj  kune alproksimigos la lokon de la memortabulo estanta tio sur la strato Zamenhof. Tial venu al mia adreso, ĉar ni donos akcepton al la ĉeesti volantoj. Ni prezentos du specajn kukojn kaj senalkoholajn refreŝigajn trinkaĵojn.Tio bona okazo estos por babili kun la Mishkolcanoj.

Mia loĝadreso estas: 3530. Miskolc, Arany János utca  nro 35. 4. etaĝo 2. Lifto estas. La strat-pordon ni malfermos, se unue vi anoncos vin pere de premo de la 14 kodo kaj la butono  sonorilo.

Hejma telefono:+36-46/738-982

Retpoŝto  pasztorlaszlo.adri@hdsnet.hu

Se vi deziras, mi volonte donos pliajn informojn kiel alproksimigi mian loĝejon aŭ la memortabulon...

Ni petas vin, bv. anonci al mi vian partoprendeziron. Antaŭdankojn.

Elkore: s-ino Adrienne Pásztor

D+Fd de UEA en Miskolc, por Hungarujo

Paĝoj