Esperanto. Rezultoj de 2016

Mi volontulis en UEA en centra oficejo en Roterdamo kaj tio helpis al mi pli bone kompreni gravan kunigan rolon de UEA kaj TEJO por esperantistoj. Por entuziasmigi vin por nova jaro, mi volas listigi mojosajn ŝanĝojn en Esperanta movado en 2016 kiuj helpis diskonigi kaj popularigi Esperanton.

Ĉi tiu listo certe ne estas plena kaj reflektas mian opinion.

Amikumu

Komenciĝis kreado de Amikumu – apo por saĝtelefonoj kiu ebligos al esperantistoj trovi aliajn esperantistojn apude, speciale tiujn kiuj havas samajn hobiojn. UEA (Universala Esperanto-Asocio) estas oficiala sponsoro de Amikumu.

http://sezonoj.ru/2016/10/amikumu/

http://esperanto.brazilo.org/archives/3190

_______________

TEJO ricevis subtenon pli ol € 200.000

Por la projekto AEJK Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ricevis proksimume € 130.000 eŭrojn de Eŭropa Komisiono per la programo Erasmus+

http://tejo.org/agado/ni-realigu-la-unuan-ijk-n-en-afriko/

kaj proksimume € 60.000 por la projekto Efika komunikado por junuloj, kadre de strategiaj partneradoj de Erasmus+

http://tejo.org/projekto-alekstera-komunikado-unua-renkontigo-delft/

TEJO ankaŭ ricevis bonan financan subtenon ene de Eŭropa Volontula Servo kaj administran subvencion de Eŭropa Unio.

_______________

Nova Esperanto-vortaro

PReVo Elŝutu novan version de la populara multlinga Esperanta vortaro PReVo

https://www.facebook.com/Ret.Info/photos/a.387234731355975.91840.3872207...

http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

_______________

UEA kaj TEJO havos pli da ebloj

Post 36 jaroj UEA ree kondukis ĝeneralan voĉdonon kaj modernigis sian statuton. Nun TEJO, junulara sekcio de UEA, estos agnoskita ankaŭ en la Statuto de UEA kiel memstara organizaĵo. Ankaŭ UEA nun povos konduki ĝeneralajn voĉdonojn interrete senpapere, kio igos UEA pli fleksa kaj pli rapide adoptebla kaj ŝparos kelkajn milojn da eŭroj jare por aliaj aferoj.

www.uea.org/gk/659a1

_______________

Korea ambasadoro en Vatikano - esperantisto

https://www.facebook.com/Ret.Info/photos/a.387234731355975.91840.3872207...

_______________

Volontula domo de UEA

UEA aĉetis domon por volontuloj, do estos spaco por pli da volontuloj kaj estos pli da helpo realigi projektojn.

www.uea.org/gk/638a1

_______________

Matematika olimpiko Esperante

https://www.facebook.com/Ret.Info/photos/a.387234731355975.91840.3872207...

_______________

Nova reta kunlabora multlingva vortaro

Aperis nova www.multitran.com. Ĝi estas bazita sur famaj plej grandaj angla-rusa kaj germana-rusa vortaroj en la mondo www.multitran.ru. Nova retejo aldonis multajn novajn lingvojn kaj vi povas traduki el ajna al ajna. Rilate al Esperantaj direktoj, dume estas multaj vortoj nur en Esperanto-angla kaj Esperanto-rusa direktoj sed tio povas rapide pliboniĝi, ĉar ĉiu uzanto povas sendi sian vortaron al la administrantoj de la retejo kaj ili aldonos ĝin. Eblas ankaŭ redakti ekzistajn tradukojn, aldoni novajn, forigi erarajn aŭ komenti pri eraroj. La vortaro malsamas de www.eo.wiktionary.org kaj www.glosbe.com ĉar ĝi estas pli facile uzebla kaj la vortaro ne estas bazita sur konceptoj sed sur dulingvaj tradukoj.

_______________

400.000 registritoj en Esperanta kurso ĉe DuoLingo

https://www.facebook.com/Ret.Info/posts/1043819355697506

_______________

Ĉu vi povas aldoni ion al la listo de plej mojosaj progresoj en Esperanta movado en 2016?

Skribu en komentoj!

Kaj feliĉan novan jaron!

Komentoj

Dankon, Alessandro! Mi ĝojas, ke via restado en Roterdamo estis entuziasmiga kaj inspira!

La kurso hispanlingva enretiĝis fine de oktobro 2016. Intertempe ĝi havas proks. 800 novajn registritojn ĉiutage. La anglalingva versio estas nun ĉe 1400 ĉiutage. Sume pli ol 2000 tage aŭ 60.000 monate :)
Finas unu el la kursoj tage 100 homoj, do monate 3000 (aŭ jare 35.000). Oni konsciu, ke tio estas simila al (baza) ekzameno, ĉar oni povas fini nur, kiam oni trairis ĉiujn ekzercojn.

Alia progreso certe estas la libro de Esther Schor, Bridge of Words. Interalie pro la faktoj, ke ŝi ja publikigis aliajn sukcesajn librojn kaj ke ŝi estas profesorino en la fama universitato de Princeton, la verko ricevis multajn recenzojn; http://www.esperantic.org/en/publications/esperanto-in-the-media/ . Mi esperas kaj supozas, ke la verko kontribuos al tio, ke universitatanoj kaj aliaj intelektuloj lernos, ke Esperanto fariĝis vivanta lingvo kun aktiva parolkomunumo de pluraj centmil homoj tutmonde. (Laŭ mi indas atentigi universitatanojn ankaŭ en aliaj landoj pri tiu verko, kiu estas laŭ mi mejloŝtoneca.)