Regularo de la programo “Ni semas”

Universala Esperanto-Asocio

Celoj

La subvenciprogramo Ni semas celas subteni etajn projektojn de unuopuloj, kluboj,
E-centroj, Landaj aŭ Fakaj Asocioj aŭ aliaj grupiĝoj, kiuj kontribuas en konkreta maniero al la realigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiuj daŭras relative mallonge, kaj kiuj malmulte kostas.

Financado

La buĝeto por la programo estas aparte indikita kadre de la ĉapitro “Movada Evoluigo” en la ĝenerala buĝeto de UEA, ekde la buĝeto por la jaro 2016. La buĝeto ebligu minimume kvar subvenciojn po €100, sed povas esti pli alta.

Petoj

Petojn oni faras per formularo, al kiu oni rajtas aldoni suplementajn dokumentojn. La formularo estas elŝutebla el la retejo de UEA kaj eventuale ankaŭ plenigebla enrete. Petoj devas esti senditaj elektronike aŭ per papera poŝto al la Centra Oficejo. Alvenintaj petoj estos pritaksataj post la plej proksima limdato laŭ trimonata ritmo: la 31a de marto, la 30a de junio, la 30a de septembro kaj la 31a de decembro.

Pritaksado, rekomendoj, kaj decidoj

La pritaksan kaj administran laboron plenumos juĝkomisiono konsistanta el anoj de la Konsilio de UEA. Ĝi rajtas peti de kandidatoj suplementajn informojn, kaj ankaŭ konsiliĝi kun aliaj homoj pri siaj pritaksoj. Ene de 21 kalendaraj tagoj post ĉiu limdato, la komisiono sendas al la Ĝenerala Sekretario de UEA sian rekomendon. Ĝi rajtas rekomendi subvencii neniun projekton, nur unu projekton, aŭ pli ol unu projekton. En tiu lasta kazo, ĝi prezentu kialojn por la donado de pli ol unu subvencio, aŭ motivojn por elekti inter la kandidatoj. La finan decidon faras la Estraro de UEA, laŭeble rapide post ricevo de la rekomendo.

Postraportado

Pri ĉiu subvenciita projekto, la proponinto sindevontigas raporti pri la disvolviĝo kaj rezultoj ene de monato post ĝia kompletigo. Se projekto daŭras pli ol ses monatojn, la proponinto devas koncize raporti pri la progreso ĉiun sesan monaton ekde la aljuĝo de la sumo. Manko de raporto, post ripeta atentigo, povus sekvigi repostulon de la donita subvencio.

 

Akceptita de la Estraro de UEA en majo 2015. Sendita informe al la Komitato 29an de majo.

Ĝi fariĝas Estrara Regularo de UEA.

 

Loko ĉe SMG: UEA/Estraro/Programo

Elŝutu Word-formate