Komunikoj pri Agado

Sistemon de komunikado pri la asociaj agadoj starigis la Estraro de UEA baldaŭ post sia enposteniĝo en julio 2013. Tiu serio da informiloj – plejparte ilustritaj – poste alprenis la nomon Estraraj Komunikoj, mallonge kaj laŭprononce: EKO. En 2013 aperis ok cirkuleroj, en 2014 disiris 53 kaj ĝis nun en 2015 estis dissenditaj kvardeko, inkluzive de dek pri la jubilea Universala Kongreso. La serio komencis sian vivon kiel cirkuleroj por Landaj Asocioj, kun la celo informi ilin pli regule kaj detale pri la agadoj kaj projektoj por movada evoluigo iniciatitaj de la estraranoj kaj aliaj agantoj. Tio estis dekomence vidita kiel parto de fortigo de reciprokaj rilatoj kun la Asocio; la reciprokeco kuŝus en la preteco de tiuj Asocioj kontribui pli intense al internaciaj projektoj – ĉu je asocia, loka aŭ individua nivelo. La informado al la Asocioj okazis regule, restas la tasko konstrui tiun reciprokecan senton de kontribuado. Baldaŭ post la lanĉo la ricevantaro estis ampleksigita por inkluzivi Fakajn Asociojn, redaktorojn, la instruistaron en ILEI kaj junulojn en TEJO. Aldoniĝas kelkaj retlistoj kiel kaj, kaj unuopaj aktivuloj. Ajna persono rajtas peti aldonon de sia retadreso al la dissendolistoj. Petoj pri malaliĝo estas respektataj. La EKO-serio havas iom alian, ja suplementan, rolon ol la Gazetaraj Komunikoj, kiujn dissendas la Centra Oficejo. Ili ĝenerale traktas temojn rilatajn al administrado kaj premioj; kontraste la EKO-dokumentoj traktas ĉefe temojn de la movada evoluigo, pri kiu respondecas unuavice la Estraro. Ĉiuj komunikoj estas dissenditaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonde. La komunikoj estas aranĝitaj laŭjare, kun plia dividiĝo: Ĝis la Universala Kongreso, dum la UK kaj ligitaj konferencoj kaj post la UK. La plimulto de la komunikoj havas ilustritan version en la formato PDF; tion eblas vidi kaj elŝuti el la retejoj. Multaj grupoj de komunikoj havas indeksojn. La kolekto do servas kiel aktuala fonto de informoj kaj historia dokumentado. Bonan legadon!