Analizoj cele al Solvoserĉado

FLAM

FLAM estas valora tekniko por fokusi la atenton al difinita situacio, cele al pluiro de analizo al solvoserĉado. La komencliteroj FLAM  indikas la sekvon:  Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj kaj Minacoj. 

Ni ekas el la vidpunkto de iu movada grupo, kiu diskutas ene de si.

Fortoj kaj Lamaĵoj rilatas al faktoroj, kiujn la movado povas mem influi.

Avantaĝoj kaj Minacoj rilatas la faktoroj, kiujn la movado apenaŭ povas influi, sed kiujn ili devas atenti.

La ekzerco estis kreita en militistaraj rondoj, laŭ la angla mallongigo SWOT, Strengths, Weaknesses, Oportunities kaj Threats. La vorto SWOT havas signifon: bati muŝon per batilo. Tipe militisma koncepto! Ĉiu esplorita lingvo simple uzas la anglan akronimon.  Esperanto estas la sola konata lingvo, kiu alprenis malpli perfortan sed pli pozitivan akronimon.

Estas diversaj manieroj organizi la analizon. Ĝi ĉiukaze celas grupetan laboron, tiel ke ĉiu analizanto havu paroleblon kaj la konkludoj venu el diskutado. Ĉiu grupo havu protokolanton, kiu pretigas skriban resumon. Se abundas tempo, ĉiu grupo povos trakti ĉiujn kvar temojn. Se tempo premas, formu kvar grupojn, ĉiu traktu nur unu el la kvar temoj. Tuj fine de la grupa laboro, kuna sesio necesas por tuj kapti la trovaĵojn. La rezultoj estu skribitaj sur blanka aŭ nigra tabulo, per mallongaj kuglopunktoj, ĉiu laŭeble inter 6- kaj 12-vortaj. Pli detalaj konsideroj estu traktitaj suplemente al la listigo.

La dua paŝo estas ekserĉi solvojn. Tiun paŝon proponis la respondeculo pri Aktivula Trejnado en TEJO, Enric Baltasar en la AMO-seminario 17 en Eger, Hungario.  Dum la seminario ĝi ricevis propran akronimon: EKEK !  Kion ni faru?

Evoluigi la fortojn

Kuraci la Lamaĵojn

Ekspluati la Avantaĝojn

Kontraŭi (aŭ mildigi) la Minacojn.

Jen la listo de FLAM-analizoj ĝis nun faritaj:

FLAM 1:       Junio 2014    Pri la movado en Bulgario (farita ekster la kadro de AMO).

FLAM 2:       Aŭgusto 2014:       Pri la movado en Italio kaj en Eŭropo (kadre de AMO 5)

FLAM 3:       Oktobro 2015        Pri la funkciado de Kulturcentro Greziljono (kadre de AMO 15)

FLAM 4:       Decembro 2015     Pri la movado en Sudorienta Eŭropo (kadre de AMO 17)

FLAM 5:       Aprilo 2016   Pri la movado en Danlando kaj Skandinavio (kadre de AMO 24)

FLAM 6:       Oktobro 2017   por sudazia movada sparkigo (kadre de la 4a SAS kaj AMO 39)

FLAM 7 :       Oktobro 2018   pri la ukraina movado (en Lviv kadre de AMO 52)

FLAM 8:       Novembro 2019   en Rumanio kun konsiloj por landa agado (kadre de AMO 59)

Bonvenas raportoj el pliaj FLAM-analizoj, egale ĉu kadre de AMO-seminarioj aŭ ekster tiu kadro.