Programo Ni semas – klarigoj

Celo

La programo celas entiri agantojn kun bonaj projektetoj en la sferon de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ĝi ofertas kvar premiojn jare, po €100 por la plej inda proponita etskala projekto. La programo sekve havas malcentrismajn trajtojn, kaj invitas kunlaboron ankaŭ de homoj, kiuj kutimas agi ekster la kadroj de la Asocio.

Bazo kaj ligitaj dokumentoj

La programo estas starigata de la Estraro de UEA, surbaze de akceptita regularo trovebla en la retejo de UEA. Ĝi estas estrara regularo, kaj estis prezentita al la Komitato informcele. Aparte ekzistas petilo por kandidatigi sin por ricevi subvencion, tio fariĝos rete aŭ fizike plenskribebla.

Fonto

La fonto de la ideo estas simila projekto en TEJO: Fonduso Trampolino, kiu funkcias ekde marto 2014 kaj prijuĝis proponojn ĉiudumonate; tamen iom post iom malmultiĝis la proponoj. Por eviti tiun sorton, kaj por malpliigi la administran laboron, UEA ofertos kvar premiojn jare. Antaŭ ol akcepti la regularon, la Estraro diskutigis la proponon kun TEJO, kun la konsilianoj kaj la komisiono de UEA pri regularoj. La rilataj dokumentoj pri la projekto de TEJO estas troveblaj en ĝia retejo.

Kriterioj

Ni aparte subtenos projektojn el pli malkutimaj landoj, kie tiu sumeto ja kovras pli multan agadon. Emfazendas, ke ajnlandaj kaj ajnaĝaj instancoj aŭ homoj rajtas starigi petojn, do ankaŭ TEJO-anoj.

Buĝetpropono 2016

Sub la rubriko ‘Movada Evoluigo’ la Komitato aprobis la sumon de € 400; kaze de deziro disdoni pli ol kvar subvenciojn, aŭ kaze de kovrendaj administraj kostoj, alia rimedoj estos trovendaj.

Insisto pri membreco

TEJO ne specife devigas tion kaj la akceptita regularo ne postulas tion ĉe UEA, sed ni ja demandos pri tio kaj ĝi ludu rolon en la decidado.

Konsilia laborgrupo

La rekomenda organo por porijuĝi la petojn estas starigata laborgrupo, kiu konsistas el konsilianoj (inter kiuj ja estas TEJO-anoj). Tiu laborgrupo rajtas peti konsilojn de konvenaj homoj por unuopaj kazoj. Preferindus ke ĝi faru rekomendon pri nur unu projekto, sed ĝi rajtas proponi pli ol unu, kun aŭ sen decid-rekomendo. La laborgrupo plie tenas arĥivon de la projektoj kaj ricevas kaj prijuĝas la ricevitajn raportojn pri projekt-plenumo. La Estraro faras la finan decidon. Ĉiufoje estos disdonitaj €100. Nesukcesintoj ja povos reveni post tri monatoj, esperante je malpli da konkurenco. Kaze de temposentivaj indaj projektoj, la komisiono rajtas proponi aljuĝon de du subvencioj – sed nur kvar entute tra la jaro.

Anoncado

Oni decidas ene de difinita tempo, sed ne nepre anoncas tuj la rezulton. Ekzemple la decido de la 30-a de junio estus anoncebla kadre de UK.

Kontaktebloj:

Sendu proponojn kaj petu klarigojn de:

nisemas<ĉe>co.uea.org

La prizorga laborgrupo konsistas el konsilianoj Michaela Lipari (sekretario), Zsófia Kóródy, Huang Jinbao (Trezoro) kaj Francesco Maurelli.

Elŝutu Word-formate