EKO / AMO / Jaro de Lernanto / Ni semas / Gvidiloj / FLAM

Ĉi tiu retejo servas al la bezonoj de niaj aktivuloj. Sekve ĝi estas plejparte Esperanto-lingva kaj koncentriĝas je agadoj, interalie tiuj, kiujn motoras estraranoj. Komence la retejo prizorgas ĉefe unudirektan informo-donadon, sed la perspektiva celo estas enkonduki rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj.

Por aliaj celoj ni rekomendas la sekvajn erojn:

Organizaj aspektoj de nia movada agado: www.uea.org

Eksterenrigarda mult-lingva retejo por interesiĝantoj: www.esperanto.net

La ĉeftemoj de ĉi tiu retejo estas la sekvaj

Agadraportoj (EKO)

Prezentas ilustritajn komunikojn de la estraro pri la agado, kiujn ĝi kaj partneroj prizorgas nome de la Asocio.  Ili aperas laŭjare kun ebloj tuj rigardi ilin aŭ elŝuti ilin en formato PDF.  Jen praktike ĉiusemajna raportado, kiu donas unikan historian superrigardon de la epoko. Aldone, en la sama rubriko troviĝas la Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj.

Aktivula Maturigo (AMO)

Prezentejo kaj konservejo por la AMO-programo, kiun UEA lanĉis en 2013. La retejo resumas la AMO-seminariojn el 2014 (ok), 2015 (naŭ) kaj 2016 (dekdu).  Trovu raportojn, resumojn de prezentaĵoj, impresojn, rekomendojn kune kun diskutoforumoj.

Jaro de la Lernanto

Prezentas la akceptitajn celojn por la jaro, kaj liston de kunlaboraj ebloj por lokaj societoj, landaj asocioj, Esperanto-centroj kaj aliaj. Vi trovos ankaŭ la kalendaron de la eventoj kie oni markas la Jaron, kaj aliron al pliaj materialoj.

Ni semas

Jen projekto de UEA por stimuli etajn projektojn pere de modesta monhelpo. La subteno povas iri al kluboj, asocioj aŭ eĉ unuopuloj, kiuj ne devas nepre troviĝi kerne de la ĉefaj asociaj strukturoj. La sumo de €100 estas aljuĝata, laŭ la decido de kvar konsilianoj, ĝis kvarfoje jare.

Gvidiloj

Prezento de praktikaj gvidiloj por asociaj oficantoj aŭ kandidatoj por oficoj. Ĝi krome prezentas gvidilojn por agantoj je landa aŭ loka nivelo. Verkemuloj por pliaj gvidiloj en sia faka tereno estas kore bonvenigataj. Ni konsideros gvidilojn, kiuj havas agnoskatan aŭtorecon.

FLAM-analizoj

Jen valora tekniko por fokusi la atenton al difinita situacio, cele al pluiro de analizo al solvoserĉado. La akronimo FLAM estas jena: Fortoj, Lamaĵoj, Avantaĝoj kaj Minacoj.  La paĝaro klarigas la teknikon kaj disponigas ĉiujn ĝisnune faritajn analizojn. Vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/FLAM-analizo