Aktivulo.net: mia opinio

Dum la lastaj jaroj aperas multaj priesperantaj retprojektoj. Ili sendube ludas tre valoran rolon, kiu helpas pligrandigi la rekonon kaj disvastigi Esperanton en la mondo.
Admirante priesperantajn projektojn, kiuj estas sukcese realigataj, kadre de spacoj de neesperantistaj entreprenoj, estus granda eraro forgesi ankaŭ pri la propra reta infrastrukturo, kiun kreas la esperantistoj mem, ĉar tio povas kaŭzi grandajn strategiajn problemojn. Indas konscii, ke por esperantistoj estas ĉefa celo apliki kaj disvastigi Esperanton, sed por la eksteraj grupoj kaj organizoj Esperanto povas esti nur rimedo por atingi proprajn celojn. Unu el la lastatempaj ekzemploj estas la “katastrofo” de Ipernity. Multaj esperantistoj aliĝis, kreis tie retan komunumon kaj aldonis tien multe da enhavo: fotojn, bildojn, artikolojn, diversajn valorajn por la Esperanto-movado historiajn dokumentojn kma. La kvanto de tiu enhavo estis senprecedenca laŭ la koncentriĝo, eĉ se taksi la tutan evoluon de la Esperanto-historio. Ŝanĝo de la reguloj ĉe Ipernity antaŭ iom da tempo, kaj poste, decembre de 2016, definitiva decido fermi la retejon estis granda bato al Esperanto-kulturo kaj Esperanto ĝenerale.
Mi tre ĝojas, ke la Strategia Laborplano de UEA 2013-2017 enhavas la celon evoluigi retajn projektojn de esperantistoj. Ĉefe temas pri la retejoj, kiujn kreas kaj subtenas UEA, sed tamen ankaŭ pri la aliaj strategiaj retejoj, subtenataj de esperantistoj, ekzemple, Lernu.net.
Ankaŭ ĝojigas, ke UEA praktike paŝo post paŝo, ŝtupo post ŝtupo okupiĝas pri evoluigado de retaj servoj, kiuj jam nun havas tre gravan rolon en la Esperanto-movado kaj en la estonto povos iĝi vera fundamenta bazo por la plua evoluo.
Aktivulo.net estas ankoraŭ unu ŝtupo survoje en kreado de tiu ĉi reta Esperanto-infrastrukturo. Tiu ĉi retejo estas platformo, malfermita por kunlaboro de aktivuloj, por kiuj Esperanto estas ne nur vorto.