Semajno de Internacia Amikeco - 2017

La 49-a Semajno de Internacia Amikeco daŭras dum ĉi tiu semajnfino, sekve mi republikigas ankaŭ ĉi tie la komunikon de nia komisiito por la Semajno de Internacia Amikeco, Barbara Pietrzak.

Dum la semajno kun granda ĝojo kaj bonsento mi legis rakontojn pri kiu kiel partoprenis ĝin. Partoprenu ĝin ankaŭ vi, agu por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco. Kiel? Eksciu pli de la teksto sube.

 
______________________________________________
Karaj Gekolegoj, Karaj Geamikoj,
 
Koran saluton kaj bondezirojn okaze de la 49-a Semajno de Internacia Amikeco (20-26.02.2017), kiun ni sojlas en nia E-Komunumo. SIA,  pasanta – laŭ la iniciato de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj plurjara vicprezidanto de UEA - dum la ĉiujara lasta plena semajno de februaro origine celis doni al esperantistoj tra la mondo la okazon organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco.
 
La revoluciaj ŝanĝoj en la komunikado de tradiciaj kunvenoj por komune skribi bildkartojn al foraj E-geamikoj ĝis la ebleco tuj kontakti ilin rekte - individue kaj grupe - per la Interreto, do per skajpo, per la fejsbukaj profiloj k.s. – donas novan  kadron al la nuntempaj kontaktoj. Tio tamen ne signifas, ke ni povas aŭ volas forgesi tiujn, kiuj  ankoraŭ signifagrade fidelas al la tradiciaj kontaktorimedoj.
 
La ĉefa celo, kiun premisis Erik Carlén principe ne ŝanĝiĝas - organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco. SIA ne sole instigu nin al reciprokaj salutoj, sed estu la okazo ĝisdate informiĝi pri la reciprokaj laboroj kaj planoj. Aktuale >jam temp' está< vastigi la reciprokajn kontaktojn je kunlaboro, kiu radiku kaj eku dum la ĉiujara Semajno de Internacia Amikeco.
 
Nunjare kadre de la Semajno jam la 18-an fojon ni festas (la 21-an de februaro) Tagon de la Gepatra Lingvo – jen unu el la kunlaborendaj celoj, pri kio informis la 669-a Gazetara Komuniko de UEA. En ĝi la Informa Fako de UEA sufloris konkretajn agadeblojn.
De pluraj monatoj ni festas, preparas kaj planas eventojn ligitajn kun la okazanata sub la aŭspicio de Unesko Zamenhof Jaro 2017. Nun kreiĝas nova paĝaro de UEA pri la Zamenhof-Jaro. La prepara teamo bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, traduk-proponojn al zamenhofjaro100@gmail.com aŭ en la oficiala forumo de UEA http://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0.
 
Sed krome el la nunjara Semajno de Interacia Amikeco  sekvu konkreta intimigo de la kontaktoj inter E-asocioj, grupoj kaj kluboj por reciproke informiĝi, kiel en maniero plej inda – konforme al la cirkonstancoj – estas omaĝata la figuro de la lingvokreinto, L.L. Zamenhof en lia 100-a mortodatreveno.  Kiel organizi kunlaboron kun lokaj Unesko-komitatoj, kun aliaj institucioj, kiel plurloke malfermaj al ĉi-rilata kunlaboro Pola Kulturinstitutoj.
 
Kiel grandan defion de Zamenhof-Jaro ni traktu agnoskon de Esperanto en la  listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.  Tio estus la plej inda omaĝo por la kreinto de Esperanto en lia 100-a naskiĝdatreveno. La unua paŝo estis farita, la vojo malfermita, kiam Esperanto kiel portanto de la E-Kulturo estis listigita en la Pola Registro de la Nemateria Kulturheredaĵo. Por atingi la celon ekvidi Esperanton en la Monda Kulturheredajco necesus, ke ankaŭ en aliaj landoj oni entreprenu tiajn klopodojn kaj verdire kelkloke oni pri tio serioze pensas kaj laboras. La nunjara Semajno de Internacia Amikeco estu la okazo doni gravan antaŭenpaŝon por atingi ĉi tiun celon.
 
SIA (Semajno de Internacia Amikeco) en ĉiam pli granda grado servu do al ni ne nur organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco, sed ankaŭ por organiziĝi al la celoj, kiuj igas la E-movadon sub la tegmento de UEA valora subjekto de la monda komunumo pledanta por la lingva kaj komunika egaleco.
 
red. Barbara Pietrzak
Komisiito por la Semajno de Internacia Amikeco
Komisiito por Zamenhof Jaro 2017