Asocia blogo (arkivo)

Veronika Poór - Ĝenerala Direktoro
Sab, 2017-02-25 12:40
La 49-a Semajno de Internacia Amikeco daŭras dum ĉi tiu semajnfino, sekve mi republikigas ankaŭ ĉi tie la komunikon de nia komisiito por la Semajno de Internacia Amikeco, Barbara Pietrzak.

Dum la semajno kun granda ĝojo kaj bonsento mi legis rakontojn pri kiu kiel partoprenis ĝin. Partoprenu ĝin ankaŭ vi, agu por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komuneco. Kiel? Eksciu pli de la teksto sube.

 
______________________________________________
Karaj Gekolegoj, Karaj Geamikoj,
 
Koran saluton kaj bondezirojn okaze de la 49-a Semajno de Internacia Amikeco (20-26.02.2017), kiun ni sojlas en nia E-Komunumo. SIA,  pasanta – laŭ la iniciato de Erik Carlén, sveda aktivulo kaj plurjara vicprezidanto de UEA - dum la ĉiujara lasta plena semajno de februaro origine celis doni al esperantistoj tra la mondo la okazon organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco.
 
La revoluciaj ŝanĝoj en la komunikado de tradiciaj kunvenoj por komune skribi bildkartojn al foraj E-geamikoj ĝis la ebleco tuj kontakti ilin rekte - individue kaj grupe - per la Interreto, do per skajpo, per la fejsbukaj profiloj k.s. – donas novan  kadron al la nuntempaj kontaktoj. Tio tamen ne signifas, ke ni povas aŭ volas forgesi tiujn, kiuj  ankoraŭ signifagrade fidelas al la tradiciaj kontaktorimedoj.
 
La ĉefa celo, kiun premisis Erik Carlén principe ne ŝanĝiĝas - organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco. SIA ne sole instigu nin al reciprokaj salutoj, sed estu la okazo ĝisdate informiĝi pri la reciprokaj laboroj kaj planoj. Aktuale >jam temp' está< vastigi la reciprokajn kontaktojn je kunlaboro, kiu radiku kaj eku dum la ĉiujara Semajno de Internacia Amikeco.
 
Nunjare kadre de la Semajno jam la 18-an fojon ni festas (la 21-an de februaro) Tagon de la Gepatra Lingvo – jen unu el la kunlaborendaj celoj, pri kio informis la 669-a Gazetara Komuniko de UEA. En ĝi la Informa Fako de UEA sufloris konkretajn agadeblojn.
De pluraj monatoj ni festas, preparas kaj planas eventojn ligitajn kun la okazanata sub la aŭspicio de Unesko Zamenhof Jaro 2017. Nun kreiĝas nova paĝaro de UEA pri la Zamenhof-Jaro. La prepara teamo bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, traduk-proponojn al zamenhofjaro100@gmail.com aŭ en la oficiala forumo de UEA http://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0.
 
Sed krome el la nunjara Semajno de Interacia Amikeco  sekvu konkreta intimigo de la kontaktoj inter E-asocioj, grupoj kaj kluboj por reciproke informiĝi, kiel en maniero plej inda – konforme al la cirkonstancoj – estas omaĝata la figuro de la lingvokreinto, L.L. Zamenhof en lia 100-a mortodatreveno.  Kiel organizi kunlaboron kun lokaj Unesko-komitatoj, kun aliaj institucioj, kiel plurloke malfermaj al ĉi-rilata kunlaboro Pola Kulturinstitutoj.
 
Kiel grandan defion de Zamenhof-Jaro ni traktu agnoskon de Esperanto en la  listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.  Tio estus la plej inda omaĝo por la kreinto de Esperanto en lia 100-a naskiĝdatreveno. La unua paŝo estis farita, la vojo malfermita, kiam Esperanto kiel portanto de la E-Kulturo estis listigita en la Pola Registro de la Nemateria Kulturheredaĵo. Por atingi la celon ekvidi Esperanton en la Monda Kulturheredajco necesus, ke ankaŭ en aliaj landoj oni entreprenu tiajn klopodojn kaj verdire kelkloke oni pri tio serioze pensas kaj laboras. La nunjara Semajno de Internacia Amikeco estu la okazo doni gravan antaŭenpaŝon por atingi ĉi tiun celon.
 
SIA (Semajno de Internacia Amikeco) en ĉiam pli granda grado servu do al ni ne nur organiziĝi por fortigi la reciprokajn kontaktojn kaj senton de komunueco, sed ankaŭ por organiziĝi al la celoj, kiuj igas la E-movadon sub la tegmento de UEA valora subjekto de la monda komunumo pledanta por la lingva kaj komunika egaleco.
 
red. Barbara Pietrzak
Komisiito por la Semajno de Internacia Amikeco
Komisiito por Zamenhof Jaro 2017
Zamenhof-Jaro
Mar, 2017-02-21 15:23

Hispana Esperanto-Federacio komencis en februaro la celebradon de la Jaro Zamenhof, la kunmemoro de la datreveno de la morto de D-ro Lazaro Zamenhof, la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto, agnoskita de UNESKO, la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por edukado, kulturo kaj scienco.

La formala inaŭguro okazis la 9-an de februaro, Presentación Año Zamenhof Vallecasen la Publika Biblioteko de la kvartalo Vallecas, kie situas la t.n. Centro de Pola Kulturintereso de Madrido (loko por elmontrado de la kulturo de la komunumoj de enmigrintoj en la regiono). En la prezentado partoprenis la direktorino de la Biblioteko, la nova direktorino de la Pola Instituto pri Kulturo en Madrido, kiu montris la apogon de la institucio al la agado de la esperantistoj, kun la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio kaj la direktoro de Fondumo Esperanto. Oni kompletigis la prezenton per gvidata vizito al la ekspozicio pri Esperanto montrata en la halo de la Biblioteko.

La ekspozicio vojaĝos poste al Cheste (Valencio), urbo kun granda tradicio rilate al Esperanto, kie ĝi estos montrata de la 3a ĝis la 16a de marto. Ni planas pliajn ekspoziciojn dum tiu ĉi jaro en aliaj urboj, kaj do ni sugestas al la grupoj kaj individuaj aktivuloj kontakti instituciojn por proponi tiun ĉi iniciaton.

Iom antaŭe, la 2an de februaro, la prezidanto de la Federacio, José Antonio del Barrio, prelegis pri Dro. Zamenhof, lia verko kaj ideoj en la Centro Sefarad-Israel, institucio kreita de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj por flegi la rilatojn kun la juda kulturo, kaj kiel sidejo troviĝas en historia palaco en la strato Mayor de Madrido. Kiel sekvo li estis poste intervjuita en radio rilata al la juda kulturo por hispanlingvanoj, Radio Sefarad.

Dum tiuj ĉi tagoj ni ricevis la konfirmon de alia tre interesa atingo: la hispana organizaĵo por blinduloj, la ONCE, dediĉos unu el la biletoj de la tre fama loterio ("cupón"), tiun de la 12a de aŭgusto ĉijara, al la figuro de Dro. Zamenhof.

Dum la venontaj semajnoj ni plu informos pri la detaloj de la agadoj antaŭvidataj. Sekvu niajn informojn en la sociaj retejoj aŭ abonu nian Bitbultenon por resti informita. Kontaktu kun HEF por koni la detalojn, kaj ankaŭ por kunlabori en la organizado de aliaj iniciatoj por omaĝi tiun ĉi grandan figuron de la homaro kaj disvastigi liajn verkojn, liajn ideojn kaj la lingvo de li lanĉita.

Unesco y centenario de Zamenhof

informis:

Tonjo de Barrio

Zamenhof-Jaro
Mar, 2017-02-21 15:04

 

La Interkultura Centro Herzberg iniciatis donigi la nomon "Zamenhof-placo" al la tereno, kie situas la Zamenhof-monumento en Herzberg (oni stragis ĝin la 15an de decembro en 2009). Ni informis ĝustatempe la urban konsilion kaj planas ofte konsultiĝi kun ili kaj aliaj respondeculoj pri la realigo de tiu plano. 

Inter niaj planoj estas ankaŭ organizi memor-ekspozicion pri Zamenhof en la kastela muzeo, kie ekde 2009 ni prizorgas ekspoziciejo kaj konstantan informejon por Esperanto.  Organizi Zamenhof-tagon kun prelegoj en la urba biblioteko, kie estas ankaŭ Esperanto-sekcio (kelkmil libroj) kaj organizi tie ankaŭ ekspozicion de Zamenhof-verkoj.  Dediĉi unu el niaj regulaj studsesioj (instrukapabligaj klerigseminarioj) al Zamenhof por detale informi studemulojn pri lia vivo kaj pri liaj verkoj.

 

Infomir

Zsofia Korody

Zamenhof-Jaro
Mar, 2017-02-21 14:49

Svisa Eo Societo (SES) skribis al la registaro de la kantono Neuchâtel por proponi, ke la kantono mem proponu Esperanton kiel svisan nematerian kulturan heredajhon, same kiel Pollando faris.

Detala kandidatiĝo estis verkita kaj sendita.

En decembro 2016 la kantona registaro anoncis sian pozitivan decidon, ke la propono iris al tutsvisa komisiono....

Do nun regas atendo.

Laŭ informoj de

Mireille Grosjean, kun-prezidanto de SES

Dima Docenko
Sab, 2017-01-21 15:40

Mi volontulis en UEA en centra oficejo en Roterdamo kaj tio helpis al mi pli bone kompreni gravan kunigan rolon de UEA kaj TEJO por esperantistoj. Por entuziasmigi vin por nova jaro, mi volas listigi mojosajn ŝanĝojn en Esperanta movado en 2016 kiuj helpis diskonigi kaj popularigi Esperanton.

Ĉi tiu listo certe ne estas plena kaj reflektas mian opinion.

Amikumu

Komenciĝis kreado de Amikumu – apo por saĝtelefonoj kiu ebligos al esperantistoj trovi aliajn esperantistojn apude, speciale tiujn kiuj havas samajn hobiojn. UEA (Universala Esperanto-Asocio) estas oficiala sponsoro de Amikumu.

http://sezonoj.ru/2016/10/amikumu/

http://esperanto.brazilo.org/archives/3190

_______________

TEJO ricevis subtenon pli ol € 200.000

Por la projekto AEJK Tutmonda Esperantista Junulara Organizo ricevis proksimume € 130.000 eŭrojn de Eŭropa Komisiono per la programo Erasmus+

http://tejo.org/agado/ni-realigu-la-unuan-ijk-n-en-afriko/

kaj proksimume € 60.000 por la projekto Efika komunikado por junuloj, kadre de strategiaj partneradoj de Erasmus+

http://tejo.org/projekto-alekstera-komunikado-unua-renkontigo-delft/

TEJO ankaŭ ricevis bonan financan subtenon ene de Eŭropa Volontula Servo kaj administran subvencion de Eŭropa Unio.

_______________

Nova Esperanto-vortaro

PReVo Elŝutu novan version de la populara multlinga Esperanta vortaro PReVo

https://www.facebook.com/Ret.Info/photos/a.387234731355975.91840.3872207...

http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

_______________

UEA kaj TEJO havos pli da ebloj

Post 36 jaroj UEA ree kondukis ĝeneralan voĉdonon kaj modernigis sian statuton. Nun TEJO, junulara sekcio de UEA, estos agnoskita ankaŭ en la Statuto de UEA kiel memstara organizaĵo. Ankaŭ UEA nun povos konduki ĝeneralajn voĉdonojn interrete senpapere, kio igos UEA pli fleksa kaj pli rapide adoptebla kaj ŝparos kelkajn milojn da eŭroj jare por aliaj aferoj.

www.uea.org/gk/659a1

_______________

Korea ambasadoro en Vatikano - esperantisto

https://www.facebook.com/Ret.Info/photos/a.387234731355975.91840.3872207...

_______________

Volontula domo de UEA

UEA aĉetis domon por volontuloj, do estos spaco por pli da volontuloj kaj estos pli da helpo realigi projektojn.

www.uea.org/gk/638a1

_______________

Matematika olimpiko Esperante

https://www.facebook.com/Ret.Info/photos/a.387234731355975.91840.3872207...

_______________

Nova reta kunlabora multlingva vortaro

Aperis nova www.multitran.com. Ĝi estas bazita sur famaj plej grandaj angla-rusa kaj germana-rusa vortaroj en la mondo www.multitran.ru. Nova retejo aldonis multajn novajn lingvojn kaj vi povas traduki el ajna al ajna. Rilate al Esperantaj direktoj, dume estas multaj vortoj nur en Esperanto-angla kaj Esperanto-rusa direktoj sed tio povas rapide pliboniĝi, ĉar ĉiu uzanto povas sendi sian vortaron al la administrantoj de la retejo kaj ili aldonos ĝin. Eblas ankaŭ redakti ekzistajn tradukojn, aldoni novajn, forigi erarajn aŭ komenti pri eraroj. La vortaro malsamas de www.eo.wiktionary.org kaj www.glosbe.com ĉar ĝi estas pli facile uzebla kaj la vortaro ne estas bazita sur konceptoj sed sur dulingvaj tradukoj.

_______________

400.000 registritoj en Esperanta kurso ĉe DuoLingo

https://www.facebook.com/Ret.Info/posts/1043819355697506

_______________

Ĉu vi povas aldoni ion al la listo de plej mojosaj progresoj en Esperanta movado en 2016?

Skribu en komentoj!

Kaj feliĉan novan jaron!

Dima Ŝevĉenko
Mer, 2017-01-11 12:31

Dum la lastaj jaroj aperas multaj priesperantaj retprojektoj. Ili sendube ludas tre valoran rolon, kiu helpas pligrandigi la rekonon kaj disvastigi Esperanton en la mondo.
Admirante priesperantajn projektojn, kiuj estas sukcese realigataj, kadre de spacoj de neesperantistaj entreprenoj, estus granda eraro forgesi ankaŭ pri la propra reta infrastrukturo, kiun kreas la esperantistoj mem, ĉar tio povas kaŭzi grandajn strategiajn problemojn. Indas konscii, ke por esperantistoj estas ĉefa celo apliki kaj disvastigi Esperanton, sed por la eksteraj grupoj kaj organizoj Esperanto povas esti nur rimedo por atingi proprajn celojn. Unu el la lastatempaj ekzemploj estas la “katastrofo” de Ipernity. Multaj esperantistoj aliĝis, kreis tie retan komunumon kaj aldonis tien multe da enhavo: fotojn, bildojn, artikolojn, diversajn valorajn por la Esperanto-movado historiajn dokumentojn kma. La kvanto de tiu enhavo estis senprecedenca laŭ la koncentriĝo, eĉ se taksi la tutan evoluon de la Esperanto-historio. Ŝanĝo de la reguloj ĉe Ipernity antaŭ iom da tempo, kaj poste, decembre de 2016, definitiva decido fermi la retejon estis granda bato al Esperanto-kulturo kaj Esperanto ĝenerale.
Mi tre ĝojas, ke la Strategia Laborplano de UEA 2013-2017 enhavas la celon evoluigi retajn projektojn de esperantistoj. Ĉefe temas pri la retejoj, kiujn kreas kaj subtenas UEA, sed tamen ankaŭ pri la aliaj strategiaj retejoj, subtenataj de esperantistoj, ekzemple, Lernu.net.
Ankaŭ ĝojigas, ke UEA praktike paŝo post paŝo, ŝtupo post ŝtupo okupiĝas pri evoluigado de retaj servoj, kiuj jam nun havas tre gravan rolon en la Esperanto-movado kaj en la estonto povos iĝi vera fundamenta bazo por la plua evoluo.
Aktivulo.net estas ankoraŭ unu ŝtupo survoje en kreado de tiu ĉi reta Esperanto-infrastrukturo. Tiu ĉi retejo estas platformo, malfermita por kunlaboro de aktivuloj, por kiuj Esperanto estas ne nur vorto.

Veronika Poór - Ĝenerala Direktoro
Lun, 2017-01-09 13:31

Mi estas tre feliĉa bonvenigi kaj saluti vin en tiu ĉi spaco, en la blogo de nia nova retejo aktivulo.net: en tiu retejo, kiu havas la celon kunligi kaj prezenti informojn kreitajn kaj utilajn por aktivuloj, tiel helpante ke la konoj, scioj pli bone fluu en nia movado.

Estis antaŭ unu jaro, en januaro, ke mi eklaboris kiel Vica Ĝenerala Direktoro, kaj ekde majo 2016 mi komencis labori kiel Ĝenerala Direktoro. Kio okazis en tiu unu jaro? Ne eblas tion resumi en kelkaj linioj, tial mi prezentos nur kelkajn informgutojn.

Kiam mi ricevis mian taskon, mi sciis, ke la defio ne estos facila: mi transprenis la taskaron de tre sperta Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en momento ne plej facila: UEA kaj TEJO estas tranformiĝantaj, ŝanĝoj laŭdifine kaŭzas streĉojn, okazigi kaj gvidi asociajn kaj la personajn ŝanĝojn samtempe ne estas plej ideale - sed se ne estas elekteblo, ek al la defio!

Rerigardante la jaron, mi sentas profundan dankon al multaj agantoj, mi ĝojas aparteni al movado, kie iu en sia komenca tempo de gvidado povas ricevi tiom da subteno kaj helpo. Inter tiuj mi ŝatus aparte danki la konstantan helpon kaj subtenon de du personoj: Osmo Buller, eksa Ĝenerala Direktoro, kiu faris ĉion laŭ siaj ebloj, eĉ dum sia malsana periodo, kontraŭ la avizo de la kuracistoj, por laŭeble glate transdoni la postenon, kaj al Mark Fettes, Prezidanto de UEA, kiu same kiel mi estas konvinkita pri la graveco de kunlaboro inter la oficejoj kaj la Estraro, kaj faras ĉion kion li povas, por tion realigi.

La ŝarĝo kaj kromlaboro, kiujn la ŝanĝoj signifas, plej efikas sur la vivon de la oficistoj, ili spertis en siaj ĉiutagaj laboroj kion signifas ekhavi novan Ĝeneralan Direktoron post longjara - kaj mi tre feliĉas havi la komprenemon kaj adaptiĝemon de miaj kunlaborantoj.

Kion ni devis fari?

Kiam la gvidanto tiom abrupte ŝanĝiĝas, eĉ malfacilas daŭrigi la kutimajn laborojn dum la unua jaro. Ni, krom daŭrigo de la ĝisnuna laboro, ekhavis novajn defiojn: administri ankaŭ la novajn, pli grandajn subvenciojn de TEJO, samtempe pro privataj, neantaŭvideblaj kialoj alfronti mankon de laborforto, la pliefikigo de la administra laboro ankaŭ ne povis atendi pli, same okazis kun la Ĝenerala Voĉdono - kiu sukcese okazis post 37-jara paŭzo, interalie ebligante ke ekde nun ankaŭ Interretaj voĉdonoj estu akceptataj.

Ni ankaŭ aĉetis novan domon por povi bonvenigi pli da volontuloj samtempaj, kaj tiel plialtigi la laborfortojn disponeblajn por nia movado. En Nitro estis rekta elsendo de la UK, kaj UEA ricevis sian unuan subvencion por bonvenigi volontulon en la Centra Oficejo. La subvencioj, rimedoj de UEA estas disdonataj laŭ malfermaj alvokoj por povi laŭeble ĉiujn, kiuj interesiĝas, enplekti en la laboron, kaj tiel renoviĝas ekzemple esperanto.net.

Nun parolante pri aktivulo.net, en tiu ĉi spaco troviĝas ankaŭ nia Asocia blogo, kies celo estas aktuale kaj iom pli persone informi pri tio, kio okazas en UEA, kion faras la grupo da volontuloj, komisiitoj, estraranoj kaj oficistoj, kiuj kune agas kaj fervore agadas por nia movado.

Ĝin antaŭvideble plenigos informoj, raportoj de diversaj movadanoj. Se vi agas, laboras por UEA, tiu ĉi spaco estas por vi. Skribu al direktoro@co.uea.org, se vi emas kontribui al la blogo aŭ al la kunlaboro!

Paĝoj